Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bühler |
Bühler | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Bühler apartenis al la distrikto Mittelland. |
Koordinatoj | 47° 22′ 23″ N 9° 25′ 16″ O / 47.37306 °N, 9.42111 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 23″ N 9° 25′ 16″ O / 47.37306 °N, 9.42111 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1628 |
Areo | 5,61 km² |
Alteco | 828 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9055 |
Komunumkodo | 3021 |
Pri la komunumo
Bühler estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1628 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Bühler situas inter Teufen kaj Gais ĉe la bordo de la rivero Rotbach, alfluanto de Sitter.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bühler limas en nordo al Speicher, en nordoriento al Trogen, en sudoriento al Gais, en sudo al Schlatt-Haslen (AI), kaj en nordokcidento al Teufen.
Trafiko
Bühler situas ĉe la mallarĝspura trajnlinio de la Apencelaj Fervojoj de Gais al Altstätten.
Historio
La nomo Bühler devenas de Ullrich Büllershoff, kiu estis menciita la unua fojon en 1479. Plifrue la vilaĝo nominĝis Roten. La unua dokumenta mencio datas kiel Roter rod el la jaro 1420.
Bühler apartenis unue al Trogen kaj poste al Teufen. Post pluraj provoj en la jaro 1723 estis konstruita aparta preĝejo en Bühler, per kio Bühler sendependiĝis kaj fariĝis samtempe propra politika komunumo.[1]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kaj personoj kun la nomo Bühler
- Bühler (stacidomo)
- Steigbach (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Bildoj
- Kafejo Alpstein en Bühler
- Komunuma domo
- Paco kaj harmonio, la slogano de Bühler super la pordoj de enirejo en Bühler
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bühler – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|