Bönigen
Blazono de Bönigen
Blazono de Bönigen
Blazono de Bönigen
Bönigen kun la Lago de Brienz, fotita el la Harderfervojo en somero 2011
Bönigen kun la Lago de Brienz, fotita el la Harderfervojo en somero 2011
Bönigen kun la Lago de Brienz, fotita el la Harderfervojo en somero 2011
vilaĝo komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoInterlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009Interlaken
Koordinatoj 46° 41′ 17″ N  53′ 53″ O / 46.68806 °N, 7.89806 °O / 46.68806; 7.89806 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 17″ N  53′ 53″ O / 46.68806 °N, 7.89806 °O / 46.68806; 7.89806 (mapo)
Nombro de loĝantoj2444
Areo15,12 km²
Alteco568 m super marnivelo
Poŝtkodo3806
Komunumkodo0572
Mapo de Bönigen
Mapo de Bönigen
Mapo de Bönigen

Bönigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2444 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Bönigen situas en Berna Oberlando ĉe la suda bordo de la Lago de Brienz, oriente de la distriktĉefloko Interlaken sur la flotebenaĵo de la rivero Lütschine, kiu formas ĝian okcidentan limon. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis al la kulminoj de la montoj Loucherhorn (kun alteco de 2230 m s.m.) kaj Rotflue (kun alteco de 2296 m s.m.), kaj la norda deklivo Schynige Platte (kun alteco de 1967 m s.m., kien kondukas dentoradofervojlinio de Interlaken). La komunumo konsistas el la vilaĝo Bönigen kun la kvartaloj Oberteil, Zügli kaj Erli. Krome al ĝi sude de la aŭtovojo apartenas la setlejo Ried.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,12 km², de kiuj 57,3% estas kovritaj de arbaro, 16,4% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bönigen limas en nordo aliflanke de la lago al Ringgenberg, en oriento al Iseltwald, en sudo al Gündlischwand, en sudokcidento al Gsteigwiler, en okcidento al Wilderswil, kaj en nordokcidento al Interlaken.

Trafiko

Tra la komunumo kondukas la svisa aŭtovojo A8, al kiu Bönigen disponas pri propra alveturejo. La komunumo estas konektita per la busreto de la transportentrepreno Thun-Interlaken kun la publika trafikreto. Krome ĝi disponas pri ŝiphaltejo ĉe la Lago de Brienz.

Loĝantaro

Pro la laborlokoj en la turismo de la regiono Interlaken, la loĝantaro de Bönigen ek de la 18-a jarcento konstante kreskis kaj la komunumo praktike kunkreskis kun la najbara Interlaken.

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro17641850188019001930195019601970198019902000
Loĝantoj3461263151915151547173418331738183520412182

Blazono

La blazono montras sur dividita ŝildo, supre sur ora grundo aglon kaj malsupre sur arĝenta grundo ibekson. La aglo simbolas la iaman staton kiel imperia vilaĝo, la ibekso estas la blazona besto de la regiono Interlaken. La blazono estis akceptita per verdikto de la registara konsilio de la 30-a aprilo de 1946.[3]

Historio

La unua dokumenta mencio de Böningen datiĝas el la jaro 1261 kiel villa Boningen. Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Baronoj de Eschenbach, kiuj ĝin transdonis en la jaro 1261 kaj 1275 al la Monaĥejo Interlaken. En la jaro 1330 okazis apud Bönigen batalo kadre de la Milito de Weissenburg, en kiu la ribeloj de Oberhasli, al kiuj ankaŭ apartenis la vilaĝanoj de Bönigen, estis venkitaj de Berno. 1349 la vilaĝanoj de Bönigen ribelis sensukcese kontraŭ la regade de la Monaĥejo Interlaken, kaj en 1528 ili provis kontraŭstarci la reformacion, kiun al la regiono trudis la urbo Berno. Post la reformacio Bönigen estis atribuita al la Voktejo Interlaken, kiu kadre de la Helveta Revolucio en 1798 transformiĝis al la distrikto Interlaken, kiu en 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli. Dum la mallonga tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Bönigen apartenis al la tiama Kantono Oberlando, kaj en 1814 kaj en 1836 civitanoj de Bönigen vane luktis por refondo de Kantono Oberlando. La unua setlejo de Bönigen estiĝis sur la inundosekura flotkeglo de la rojo Hauetenbach. Post la malaltigo de la akvonivelo de la lago en la 18-a jarcento estiĝis la setlejoj apud la lagobordo.[4]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.