Böckten
Blazono de Böckten
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
DistriktoSissach
Koordinatoj 47° 27′ 46″ N  50′ 8″ O / 47.46278 °N, 7.83556 °O / 47.46278; 7.83556 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 46″ N  50′ 8″ O / 47.46278 °N, 7.83556 °O / 47.46278; 7.83556 (mapo)
Nombro de loĝantoj778
Areo2,28 km²
Alteco382 m super marnivelo
Poŝtkodo4461
Komunumkodo2842
Mapo de Böckten

Böckten estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 778 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Böckten situas ĉe la bordo de la rivero Ergolz inter Sissach kaj Gelterkinden.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Böckten limas en nordo al Rickenbach, en oriento al Gelterkinden, en sudo al Thürnen, kaj en okcidento al Sissach.

Trafiko

Kvankam tra Böckten pasas la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Olten, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo. Ĉar la stacidomo de Gelterkinden situas tute proksime de la limo de la komunumo, tamen la komunumo bone atingeblas trajne. Per la buslinio 107 la komunumo krome ankaŭ rekte estas konektita al la publika trafikreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Böckten datiĝas el la jaro 1246 kiel Bettinchon.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.