Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bílý potok |
Bílý Potok | |
germane Weißbach, pole Biały Potok | |
vilaĝo | |
Preĝejo de sankta Laŭrenco | |
Oficiala nomo: Bílý Potok | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Javorník |
Historiaj regionoj | Silezio, Sudetio |
Montaro | Riĥleba montaro |
Domoj | 104 2010 |
Situo | Bílý Potok |
- alteco | 287 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 24′ 41″ N 16° 59′ 41″ O / 50.41139 °N, 16.99472 °O (mapo) |
Katastro | 12,01 km² (1 201 ha) Bílý Potok |
Loĝantaro | 219 (2021) |
Denseco | 18,23 loĝ./km² |
Reliefo | Vidnava malaltebenaĵo |
Unua skribmencio | 1310 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 790 70 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Bílý Potok (Javorník) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Bílý Potok (germane Weißbach, pole Biały Potok) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Javorník. Vivas ĉi tie 219 loĝantoj (2021). Ĝi troviĝas 2 km nordokcidente de Javorník sur ŝoseo al municipo Bílá Voda kaj ĝis Paczków en Pollando.
Historio
Bílý Potok estas unuafoje menciata en la jaro 1310, sub nomo Wyzbach; tiam estis ĉi tie jam 20 lanoj, preĝejo kaj voktejo. Ĝi dekomence apartenis en posedaĵon de vroclava ĉefdiocezo kaj en la jaro 1420 estas menciata kiel konsisto de kastelo Jánský Vrch, ĉe kiu parto de la vilaĝo restis ĝis nuligo de patrimonia administrado en la jaro 1850. Alia parto de la vilaĝo, estiĝinta verŝajne el bienoj de la voktejo, estis episkopa feŭda bieno: unuafoje mencianta en la jaro 1527. Posedantoj de la feŭdo rapide ŝanĝiĝis. Lasta posedanto antaŭ la jaro 1848 estis fondinto de banloko Lázně Jeseník Vincenz Priessnitz, kiu aĉetis Hamberkon kaj Bílý Potok-on de Antonín von Wyschetzkyho en la jaro 1841.
La 1-an de januaro 1976 la ĝis nun memstara muunicipo Bílý Potok estis almembrigita al urbo Javorník.
Domaro de Bílý Potok estas Kohout (ĝis la jaro 1949 Hamberk, germane Hahnberg) situuanta nordokcidente de Bílý Potok (sed ununura ŝoseo de ĉi tie kondukas rekte al Javorník). Ĝi estis fondita ĉirkaŭ senjoruja korto, kespektive malgranda kastelo. Tiu estis poste sidejo de superularo, til oni komencis al feŭda bieno Bílý Potok diri bieno Hamberk.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 992 |
1880 | 990 |
1890 | 874 |
1900 | 827 |
1910 | 853 |
1921 | 808 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 772 |
1950 | 453 |
1961 | 457 |
1970 | 348 |
1980 | 274 |
1991 | 282 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 281 |
2011 | 230 |
2021 | 219 |
En Bílý Potok estas registritaj 104 adresoj : 98 daŭraj objektoj kaj 6 dumtepaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 98 domoj, el tio 77 daŭre loĝataj.
Personecoj
Aktoro kaj verkisto Rudolf Rittner (30-an de junio 1869 e Bílý Potok – 4-an de februaro 1943 en Bílý Potok), kunlaboranto de Gerhart Hauptmann.
|