Blanka Elster | |
---|---|
fontoloko de la Blanka Elster | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Ĉeĥio, Germanio |
Longeco | 257 km (nur 10 km en Ĉeĥio) |
Fluo | |
Fonto | en Výhledy (Ĉeĥio) |
- Alteco super marnivelo | 724 m |
- Koordinatoj | 50° 12′ 1″ N, 12° 16′ 20″ O (mapo)50.20027777777812.272222222222 |
Enfluejo | en la riveron Saale apud la urbo Halle |
- Alteco | 80 m |
- Koordinatoj | 51° 25′ 56″ N, 11° 57′ 11″ O (mapo)51.43222222222211.953055555556 |
Altecodiferenco | 644 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Plauen, Greiz, Gera, Zeitz, Leipzig, Halle |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Pleiße |
- Maldekstraj | Weida |
La Blanka Elster (germane Weiße Elster, ĉeĥe Bílý Halštrov) estas rivero, kiu fontas en Ĉeĥio kaj post 10 kilometroj da fluo en tiu lando havas pluan vojon en la federaciaj landoj Saksio, Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio. Post entute 257 kilometroj ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Plauen, Greiz, Gera, Zeitz, Leipzig kaj Halle.
Etimologio
La rivera nomo cetere tute ne havas rilaton al la germana nomo Elster por la birdo pigo, sed havas slavan originon („alstrawa“= la rapidanta). Kun la rivero Nigra Elster, kiu de la regiono Luzacio fluas en la riveron Elbo, la rivero ne havas geografian konekton. La samnomaj riveroj ricevis la aldonajn adjektivojn por simpla diferencigo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.