Béni Ferenczy | |
---|---|
Portreto de Károly Ferenczy pri Béni Ferenczy en 1912 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ferenczy Benjámin |
Naskiĝo | 18-an de junio 1890 en Szentendre |
Morto | 2-an de junio 1967 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Károly Ferenczy |
Patrino | Olga Fialka |
Frat(in)oj | Valér Ferenczy • Noémi Ferenczy |
Edz(in)o | Erzsébet Ferenczy |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • universitata instruisto • pentristo • grafikartisto • medalisto |
Béni FERENCZY [bEni ferenci], hungare Ferenczy Béni estis hungara skulptisto, medalisto kaj grafikisto. Lia patro estis Károly Ferenczy, lia patrino estis Olga Fialka, liaj gefratoj estis Noémi Ferenczy kaj Valér Ferenczy.
Li naskiĝis en la 18-an de junio 1890 en Szentendre. Li mortis en la 2-an de junio 1967 en Budapeŝto.
Biografio
Béni Ferenczy lernis la pentradon en Artistkolonio (Nagybánya), poste en Munkeno kaj Parizo. En 1919 li aktivadis kun la komunistoj, tial poste migris kaj vivis en diversaj eŭropaj urboj. Nur en 1938 li hejmenvenis. Inter 1945–1950 li instruis en la arta altlernejo. En 1956 parte li estis paralizita. Poste li uzis nur la maldekstran manon. En 1948 kaj 1965 li ricevis premion Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn. Li estis framasono laŭ .
Verkoj (elekto)
- Sankta Georgo, bronzo, 1913
- Junulo Fiatal férfi, 1919
- Ludantaj knaboj Játszó fiúk bronzo, 1947, en Székesfehérvár
- Konstruado de ponto 1950 en Budapeŝto
- Sidanta virino Ülő nő bronzo, 1961, en Budapeŝto
- Sándor Petőfi, bronzo, 1960, en Gyula
Elektitaj disĉiploj
Ekspozicioj
Fontoj
- Hungara Vikipedio