Béla Vidovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1883 en Gyoma |
Morto | 6-an de februaro 1973 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Béla Vidovszky [vidovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidovszky Béla estis hungara pentristo. Lia frato estis Kálmán Vidovszky.
Béla Vidovszky naskiĝis la 2-an de julio 1883 en Gyoma, li mortis la 6-an de februaro 1973 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Vidovszky faris abiturienton en Békéscsaba, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Desegnista Edukejo en 1905 (liaj instruistoj estis Imre Révész (pentristo) kaj Aladár Edvi Illés (pentristo), en la sama jaro li partoprenis en ekspozicio. Post la diplomo samloke li lernis pentroarton de Károly Ferenczy, poste helpe de stipendioj en 1908 en Munkeno, en la sekva jaro en Parizo. Hejmenveninta li apartenis al Artistkolonio de Szolnok. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste armea pentristo. En 1924 li translokiĝis al Budapeŝto. Li ricevis ŝtatan premion en 1966. Resume li penris preskaŭ 2000 bildojn, ofte pejzaĝojn.
Elektitaj pentraĵoj
- portreto pri Géza Gyóni (1902) - debuta pentraĵo
- "Nyári reggel" (Somera mateno), 1937, premiita
- "A gerendási búcsúból", 1941, premiita
Individuaj ekspozicioj
- Békéscsaba, 1908, 1924, 1938, 1961
- Budapeŝto, 1933
- Gyomaendrőd, 1993, 1998, 1999
Memorigiloj
- busto fare de Pál Pátzay (vidu la foton!)
- memortabuloj en Békéscsaba, Gyomaendrőd kaj Budapeŝto