Béla Udvaros | |
---|---|
Béla Udvaros | |
Persona informo | |
Naskonomo | Unger Béla |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1925 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de majo 2020 (95-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Camilla Dévay |
Infano | Dorottya Udvaros |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro |
Béla Udvaros [udvaroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Udvaros Béla estis hungara reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Unger, lia edzino estis Camilla Dévay, ilia filino estis Dorottya Udvaros.
Béla Unger[1][2] naskiĝis la 10-an de januaro 1925 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de majo 2020 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Udvaros studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo inter 1947–1949. Li estis stipendia reĝisoro de Teatro de Armeo inter 1951–1953, poste de "vilaĝteatro". En 1954 li edziĝis, lia edzino estis deklarita politika malamiko, tial ankaŭ li povis esti reĝisoro nur ĉe amatoraj teatraj trupoj en fabrikoj. Inter 1957–1974 li estis reĝisoro de Teatro de Kecskemét, dum li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967. Lia sekva reĝisora stacio estis Teatro Jókai (Békéscsaba) (1974-1985), poste li pensiuliĝis. Tamen li estis migranta solisto pri literaturaj spektakloj en la lando. En 1992 li fondis teatron, kiun li gvidis kaj estis reĝisoro. Li ricevis premiojn inter 1995-2019.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: La Ventego; Makbeto
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe; Maria Stuart
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj
- Ferenc Lehár: Víg özvegy; A mosoly országa; Cigányszerelem
- Sándor Bródy: A tanítónő
- Henrik Ibsen; Peer Gynt; Nora
- Pongrác Kacsóh: János vitéz
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde
Liaj libroj
- Shakespeare breviárium (2011)
- Molière tragikuma. Bevezetés műveinek a világába (2014)
- Egy kis nemzeti színház. Az Evangélium Színház húsz éve a Duna palotában (2015)
- Főrendezőm az élet. Egy 20. századi rendező képes krónikája (2017)