Béla Plósz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de majo 1863 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 6-an de januaro 1945 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto • Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Frat(in)oj | Sándor Plósz • Pál Plósz |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto |
Béla Plósz [bEla plOs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Plósz Béla estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. Liaj fratoj estis Pál Plósz kaj Sándor Plósz.
Béla Plósz[1] naskiĝis la 19-an de majo 1863 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 6-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Plósz maturiĝis en gimnazio en 1882, post 3 jaroj li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Instituto de Budapeŝto, fine en 1891 li akiris plian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Jam ekde 1887 li estis asistanto en la instituta kliniko, ĝuste post jardeko li jam estis profesoro kaj katedrestro en la kirurgia katedro. Li enkondukis modernan sistemon en la kirurgio. Li emeritiĝis en 1921, sed pro la kriza stato de la hungaraj ĉevaloj post 4 jaroj li akiris altan postenon pri ĉevalbredado en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Li denove emeritiĝis en 1939. Li mortis dum sieĝo de Budapeŝto pro la militaj cirkonstancoj.
Elektitaj kontribuoj
- Adatok a kutya szőrtüsző-atkájának morphologiájához (disertaĵo, 1891)
- Sebészeti műtéttan (1897, 1908)
- Részletes sebészet. I–II. (1907–1911)
- Szövetek és szervek átültetése (1912)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio