Béla Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1904 en Budapeŝto |
Morto | la 30-an de novembro 1971 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | textile designer • fasonisto |
Béla Molnár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Béla estis hungara tekstilartisto, altlerneja instruisto.
Béla Molnár [1] naskiĝis la 15-an de julio 1904 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Molnár studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo ekde 1924, liaj plej gravaj instruistoj estis István Gróh, Sándor Muhits, Jenő Haranghy. En la jaroj 1931, 1932 li faris dekoraciojn, tekstilaĵojn por Reĝa Operejo de Budapeŝto kaj Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1932 kaj 1965 li instruis en la Industriarta Lernejo, ekde 1962 en posteno katedrestro. En tiu longa periodo li kreis diversajn artaĵojn, ekzemple freskojn, gobelinojn, tukojn, puntojn. Li ricevis premiojn en 1940 en Milano, en 1958 en Bruselo, en 1964 en Budapeŝto.
Ekspozicioj
- Budapeŝto (1963, 1977)