Béla Merkely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1966 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | kardiologo • interventional cardiologist • sporta medicinisto • kuracisto |
Béla Merkely [merkeli], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Merkely Béla Péter estas hungara kuracisto pri internaj malsanoj, kardiologo, altlerneja instruisto.
Béla Merkely[1][2] naskiĝis la 28-an de junio 1966 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Merkely maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1984, poste li akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1991. Li studis 2 jarojn ankaŭ en Universitato de Hajdelbergo. Li akiris ankaŭ fakdiplomojn pri internaj malsanoj (1996) kaj kardiologio (1998), fine sciencan gradon Ph.D. en 1999. Li doktoriĝis en 2006 (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio, en la sama jaro li habilitiĝis, en la sekva jara li estis katedrestro en la universitato. Li estis klinikestro en 2012, rektoro ekde 2018. Li ricevis premiojn inter 1985-2017. Lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1990-2011.
Elektitaj kontribuoj
- Implantálható cardioverter-defibrillátor (kunaŭtoro, 1996)
- Pacemaker és implantálható cardioverter defibrillátor terápia. Klinikai bizonyítékok (2007)
- Ritmuszavar és szívelégtelenség kezelése beültethető eszközökkel (kunaŭtoro, 2009)
- Szív- és érgyógyászat, 1-2. (kunaŭtoro, 2020)