Béla Jankovich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1865 en Peŝto |
Morto | 5-an de aŭgusto 1939 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | politikisto • ekonomikisto |
Béla Jankovich [jankoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jankovich Béla estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Béla Jankovich naskiĝis la 29-an de aprilo 1865 en Pest (urbo). Li mortis la 5-an de aŭgusto 1939 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Jankovich frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li plulernis en Londono kaj Freiburg. Inter 1891-1893 li ĉirkaŭvojaĝis la Teron. Hejmenveninta li okupiĝis pri sia bieno en Tésa. En 1901 li ekinstruis en universitato de Budapeŝto, en 1910 li estis deputito parlamenta. Inter 1913–1917 li estis ministro, li strebis multe pri evoluo de la edukado. Baldaŭe li forlasis la politikon, sed li restis membro en la supera ĉambro.
Memorigiloj
Verkaro (elekto)
- Ázsió és áralakulás az Osztrák–Magyar Monarchiában (1899)
- Az értékelmélet mechanikai alapelveiről (1906)
- Művelődéstörténeti párhuzamok Nyugaton és Keleten (1911)
- A világpiac helyzete és a drágaság Magyarországon (1922)
- Beiträge zur Theorie des Geldes (1926)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.