Béla Faludi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faludi Béla estis hungara kuracisto, profesoro, biologo, genetikisto.
Béla Faludi naskiĝis la 16-an de julio 1909 en Baja. Li mortis la 19-an de januaro 1984 en Szeged.
Biografio
Béla Faludi akiris kuracistan diplomon en 1936 supozeble en Italio, poste li laboris en medicina laboratorio. En 1948 li fondis biologian katedron en Universitato de Budapeŝto, li estis tie katedrestro kaj publika ordinara profesoro ekde 1953. Li pensiuliĝis en 1979. Li estis signifa apoganto de (eraraj) genetikaj tezoj kreitaj en Sovetunio. En 1965 li doktorigis el biologio en 1965.
Elektitaj publikaĵoj
- A darwinizmus alapjai (Fundamentoj de la darvinismo), (1950)
- Örökléstan (1961) - studenta lernolibro
- Származástan (1974) - studenta lernolibro
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.