Béla Both | |
---|---|
Béla Both en 1942 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Both Béla |
Naskiĝo | la 21-an de novembro 1910 en Szerencs (Hungario) |
Morto | la 20-an de februaro 2002 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Lili Móricz |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Both [bot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Both Béla estis hungara reĝisoro, teatrestro, aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Lili Móricz.
Béla Both naskiĝis la 21-an de novembro 1910 en Szerencs, li mortis la 20-an de februaro 2002 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Both akiris diplomon en Teatra Akademio en 1932. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Déryné kiel aktoro-reĝisoro. Inter 1934 kaj 1941 li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ĉefreĝisoro de Nacia Teatro (Szeged). Post la 2-a mondmilito li estis reĝisoro kaj teatrestro de Teatro Magyar, poste inter 1947–1949 li estis teatrestro de Nacia Teatro en Szeged. En 1958 li estis nomumita reĝisoro de Teatro Madách, iom poste li estis ankaŭ teatrestro. Ekde 1964 li estis ankaŭ teatrestro de Nacia Teatro en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1971.
Li ricevis premiojn en 1971 kaj 1982. Li havis edzinon nelonge, poste eksediĝo okazis.
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
- William Shakespeare: Kiel plaĉas al vi
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde
- József Katona: Bánk bán
- Friedrich Schiller: Maria Stuart
Elektitaj televiziaj filmaj reĝisoraĵoj
- Hókirálynő (1964)
- A szerelem ára (1967)
Elektitaj teatraj roloj
- Henrik Ibsen: A vadkacsa - Werle, komercisto
- György Száraz: II. Rákóczi Ferenc - Pál Okolicsányi
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
- La atestanto (1969) - kamarado Bástya (unu el la ĉefroloj)
- Fekete gyémántok (1976)
- Csók anyu! (1986)
- Megint tanú (1994)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Rikardo la 3-a (1973)
- Széchenyi napjai (1985)
- Szomszédok (serio, 1987–1999)