Bátonyterenye | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Hungaria urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3070 • 3078 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 284 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 141 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 59′ N, 19° 50′ O (mapo)47.98916666666719.828611111111Koordinatoj: 47° 59′ N, 19° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 80,09 km² (8 009 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bátonyterenye [+] | |||||
Bátonyterenye [bAtonjterenje] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Bátonyterenye, kies centro estas.
Geografio
Bátonyterenye situas en valo de Zagyva, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Hatvan-Slovakio. Tiu valo estas strategia vojo al nordo. Budapeŝto estas 100 km-ojn for.
Historio
En loko de la urbo dum la historio troviĝis 4 vilaĝoj: Nagybátony, Kisterenye, Maconka kaj Szúpatak, kiuj unuiĝis en 1984 kaj urbiĝis en 1989. Inter 1860-1992 karbonminejo funkciis. Precipe en la socialisma erao ankaŭ industrio kreskis. Post ĉeso de la minado ĉesis ankaŭ la industrio.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas la baroka Kastelo de Bátonyterenye aŭ kastelo de "Gyürky-Solymossy" [djurki-ŝojmoŝi] kune kun parko, baroka katolika preĝejo, en Maconka romanika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Bátonyterenye), en Kisterenye Preĝejo Sankta Stefano (Kisterenye), en Szúpatak luterana preĝejo.
Famuloj
En Kisterenye naskiĝis:
- tablotenisisto Elemér Gyetvai
- verkisto Lajos Abonyi.