Bánovce nad Bebravou | ||
hungare: Bán | ||
Urbo | ||
Preĝejo en Bánovce nad Bebravou | ||
|
||
Oficiala nomo: Bánovce nad Bebravou | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | |
Distrikto | Bánovce nad Bebravou | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Urbaj partoj | Bánovce nad Bebravou, Biskupice, Dolné Ozorovce, Horné Ozorovce, Malé Chlievany | |
Rivero | Bebrava | |
Situo | Bánovce nad Bebravou | |
- alteco | 216 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 43′ 08″ N 18° 15′ 14″ O / 48.71889 °N, 18.25389 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 216 m s. m. | |
Areo | 26,459 km² (2 645,9 ha) | |
Loĝantaro | 20 725 (31. 12. 2004) | |
Denseco | 783,29 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1232 | |
Urbestro | Ing. Stanislav Šiko | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 957 01 | |
Telefona prefikso | +421-38 | |
Aŭtokodoj | BN | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| ||
Vikimedia Komunejo: Bánovce nad Bebravou | ||
Retpaĝo: banovce.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Demonimo: Banovano | ||
Bánovce nad Bebravou, hungare Bán estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Bánovce nad Bebravou, kies distrikta urbo ĝi estas.
Situo
Bánovce nad Bebravou situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Trenčín-Prievidza, laŭ fervojo Trenčín-Partizánske. Trenčín troviĝas 30 km.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste ĝi estis grava loko de slavoj en la 9-a jarcento. La unua mencio skribe okazis en 1232 en formo villa Ben en donacdokumento de Andreo la 2-a. La loko iĝis libera reĝa urbo en 1379, foiroloko en 1406. Familio Kaszai (kasai) konstruis burgon en 1454. La turkoj rabis la urbon en 1633. Lernejo, uzino por biero, muelejo kaj brikofabriko ekfunkciis en la 17-a jarcento. Ekde 1876 la urbo iĝis distriktejo, en 1904 loka banko fondiĝis. En 1910 en la urbeto loĝis 3069 da loĝantoj, (2278 slovakoj, 406 germanoj, 379 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, kies distriktejo estis. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 20 700 da homoj.
Vidindaĵoj
- klasikisma katolika paroĥa preĝejo de 1802
- gotika katolika templo omaĝe al Sankta Nikolao el la 15-a jarcento, en la 18-a jarcento barokiĝis, tiam aldoniĝis baroka paroĥejo
- kastelo de 1817
- kolono pri Maria
- sinagogo el la 19-a jarcento, nun luterana preĝejo
- domo de distriktejo el la 19-a jarcento
- memordomo de slovaka verkisto Janko Jesenský
- monumento pri Ľudovít Štúr
Famuloj
- En la iama Bán naskiĝis:
- Lajos Palágyi, hungara aktoro.
- Dezső Lányi, hungara skulptisto