KRÜZSELYI Bálint (pro. kryĵeji) estis hungara jurakademia profesoro naskita en Visk la 6-an de marto 1844 kaj mortinta en Máramarossziget la 28-an de aprilo 1900. Li estis patro de poetino Erzsébet Krüzselyi.

Biografio

Bálint Krüzselyi post enlandaj kaj eksterlandaj jurstudoj de 1872 li instruis en Máramarossziget, inter 1877–90 en la jurakademio de Sárospatak. Li redaktis la gazetojn Gazdasági Figyelmező (1872–74) kaj Máramaros (1874–77 kaj 1897–99). li publikigis felietonojn, poemojn ktp. sub plumnomo Viski Bálint.

Verkoj

  • A polgári jogok és kötelességek (Sárospatak, 1881).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.