Bálint KÓSA [kOŝa] rumania hungara gravuristo. Li naskiĝis en Tălișoara la 14-an de februaro 1932.
Kariero
Kósa Bálint akiris diplomon pri biologio-kemio en 1957 en UBB de Kluĵo. Oni kondamnis lin la 26-an de oktobro 1959 al trijara politika kaptiteco, kvinjara senrajtigeco kaj plena havaĵkonfiskado. Li ricevis amnestion la 23-an de aŭgusto 1961. En 1968 li komencis krei gravuraĵojn je la influo de la kreaĵoj de Béla Gy. Szabó, kiu pli poste kvin jarojn instruis lin.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.