Zaŭija (resp. Zavija) | |
arabe: الزاوية الغربية, Zaouïah | |
urbo | |
Ŝtato | Libio |
---|---|
Distrikto | Distrikto Az Zaŭija |
Maro | Mediteraneo |
Situo | Zaŭija |
- koordinatoj | 32° 45′ 08″ N 12° 43′ 40″ O / 32.75222 °N, 12.72778 °O (mapo) |
Horzono | UTC+2 |
Situo de Zaŭija/Zavija en Libio
| |
Situo enkadre de Afriko
|
Zaŭija respektive Zavija aŭ Az Zaŭija respektive Az Zavija (arabe الزاوية, vidu la jenan diskutpaĝon) estas urbo en nordokcidenta Libio borde de la Mediteranea Maro, ĉirkaŭ 50 km de Tripolo. La urbo en 2008 havis havas ĉirkaŭ 200 000 loĝantojn.
Zaŭija situas en proksimo de naftokampoj kaj havis la unuan naftorafinejon de la lando. Pro la abundeco de la grundakvaj fontoj, la agrikulturo povas flori, oni kultivas ĉefe terpomojn, cepojn kaj tomatojn. La urbon trairas la grava marborda vojo de Libio. En la urbo estis fondita en 1988 la Universitato Sepa de Aprilo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.