Aylesford | |||
---|---|---|---|
vilaĝo • civila paroĥo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | ME20 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 18′ N, 0° 29′ O (mapo)51.30330.4796Koordinatoj: 51° 18′ N, 0° 29′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 17,7735 km² (1 777 .35 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aylesford [+] | |||
Aylesford estas vilaĝo de Kent, Anglio, situanta apud rivero Medway ĉirkaŭ tri kilometrojn norde de Maidstone. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 4.550 logantojn.
Proksime al la vilaĝo troveblas restaĵoj de neolitikaj tomboj. Arkeologoj ankaŭ elfosis bronzepokajn glavojn.
Laŭ la anglosaksa kroniko okazis tri bataloj ĉe Aylesford;
- en 455 la anglosaksa Hengist mortis batalante kontraŭ la kelta ĉefo Vortigern
- en 893 Alfredo la granda venkis vikingan armeon
- en 1016 Edmundo Ironside venkis vikingojn
En 1240 fondiĝis karmela monaĥejo kiu aboliciiĝis en 1536, kiam Henriko la 8-a donis la monaĥejan bienon al la poeto kaj diplomato Thomas Wyatt.
Dum la 1670-a jardeko la tiama posedanto konstruis domegon sur la antaŭa monaĥeja bieno: ĝi detruiĝis pro incendio dum la 1930-a jardeko.
En 1949 karmelanoj reakiris la lokon kaj restaŭris la domegon.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.