Avtandil Abuladze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1957 en Tbiliso |
Morto | 1-an de septembro 2005 (47-jaraĝa) en Tbiliso |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kartvelio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • matematikisto • lingvisto |

Avtandil ABULADZE (kartvele ავთანდილ აბულაძე; naskiĝis en 1958, mortis en septembro 2005) estis kartvela esperantisto, matematikisto kaj lingvisto. Li loĝis en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso.
Abuladze lernis Esperanton en 1978. Li estis la aŭtoro de la Monda Faktolibro (MFL). Li partoprenis en la Vikipedio en la lingvoj Esperanto kaj la kartvela. Fakte, la Kartvellingva Vikipedio estas lia iniciato[1]. Post lia morto en la supro de la ĉefa paĝo de kartvela Vikipedio estis aranĝita morna mesaĝo (vidu bildon dekstre).
Referencoj
- ↑ Pri tio li konfesis en ka.wikipedia.org (en Esperanto)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.