Aviadila akcidento, aŭ ankaŭ okaze aviadila katastrofo, estas ne antaŭvidita evento kun aviadilo kiu kaŭzas homajn mortojn aŭ vundiĝojn aŭ damaĝon al objektoj, ekz-e kolizio de aviadilo kun alia aŭ kun konstruaĵo, aŭ terenfalo kaj detruiĝo.
Katastrofoj ĉe aviado ĉiam kaŭzas socian teruron kaj ekkonon, kvankam laŭ nombro kaj procentaĵo de mortintoj povus esti pli alta ĉe aliaj transportsistemoj, kiel ĉe aŭtoj, ol ĉe aviadiloj.
Jen (nekompleta) listo de kelkaj katastrofoj ĉe aviado[1]:
- 27-a de marto de 1977. Du Boeing 747 koliziis ĉe la flughaveno de Tenerife, Hispanio. Mortis 583 personoj en la katastrofo kun plej alta nombro de viktimoj en la historio de la civila aviado.
- 12-a de aŭgusto de 1985. Boeing 747 koliziis inter Tokio kaj Osaka, Japanio. Mortis 520 personoj.
- 17-a de julio de 1996. Jumbo 747 de la usona entrepreno TWA falis al Atlantiko 45 minutojn post elflugo de Novjorko al Parizo. Mortis 230 personoj.
- 12-a de novembro de 1996. Boeing 747 de saudarabia entrepreno koliziis enaere kun Ilyushin-76 de Kazaĥio ĉe Nov-Delhio en Barato. Mortis 349 personoj.
- 2-a de septembro de 1998. MD-11 de la entrepreno Swissair falis al Atlantiko dum klopodo surteriĝi ĉe Halifakso, Kanado. Mortis 229 personoj.
- 25-a de julio de 2000. Konkordo de Air France koliziis post deteriĝo el Parizo. Mortis 113 personoj. De tiam Konkordoj ne plu flugas.
- 12-a de novembro de 2001. Airbus A300 de American Airlines falis sur la distrikto Queens en Novjorko, Usono. Mortis 265 personoj.
- 25-a de majo de 2002. Boeing 747-200 de tajvana entrepreno China Airlines transportanta 225 personojn falis maren post elteriĝo.
- 19-a de februaro de 2003. Koliziis milita irana aviadilo. Mortis 302 personoj.
- 22-a de aŭgusto de 2006. Rusia aviadilo Tupolev-154 de la entrepreno Pulkovo Airlines akcidentis ĉe Donecko, Ukrainio. Mortis 170 personoj.
- 17-a de julio de 2007. Brazila aviadilo de entrepreno TAM koliziis kontraŭ naftujo antaŭ surteriĝo en Congonhas, Sankta Paŭlo, Brazilo. Mortis 199 personoj.
- 20-a de aŭgusto de 2008. MD-82 de hispana entrepreno Spanair koliziis dum elteriĝo en Madrido, Hispanio. Mortis 154 personoj.
- 20-a de majo de 2009. Militaviadilo Hérkulo C-130 falis en Javo, Indonezio. Mortis 101 personoj.
- 1-a de junio de 2009. Flugo Air France 447 falis al Atlantiko ekfluginte el Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) direkte al Parizo (Francio). Mortis 228 personoj.
- 30-a de junio 2009 Flugo 626 de Yemenia Air akcidentis super Hinda Oceano, ekfluginte el Sanao (Jemeno) al Internacia Flughaveno Prince Said Ibrahim en Moroni (Komoroj).
- 8-a de marto 2014 Flugo 370 de Malaysia Airlines malaperis du horojn post foriro el Kuala Lumpur Internacia flughaveno. Estas 227 pasaĝeroj kaj 12 aviadilanoj en la Boeing 777.
- 17-a de julio 2014 Flugo 17 de Malaysia Airlines, kiu flugis de Amsterdamo al Kuala Lumpur kun 298 homoj estis terenpafita de misilo en la areo de orienta Ukrainio apud la rusia limo.
Notoj
- ↑ El País, "Los minutos que separan el alivio de la tragedia", la 2-an de julio 2009, paĝo 3.
Bibliografio
- Andrew Brookes: Katastrophen am Himmel, Oktober 1994, Bernard & Graefe, ISBN 3-7637-5930-1
- Terry Denham: World Directory of Airliner Crashes, Patrick Stephens Limited, ISBN 1-85260-554-5
- David Gero: Luftfahrt-Katastrophen, Unfälle mit Passagierflugzeugen seit 1950, Motorbuch Verlag, ISBN 3-613-01580-3
- B. I. Hengi, Herausgeber Josef Krauthäuser: Crash, Flugzeugunfälle 1945 - heute, Nara-Verlag, ISBN 3-925671-13-7
- Stanley Stewart: Flugzeugkatastrophen, die die Welt bewegten, Bernard & Graefe, ISBN 3-7637-5859-3
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.