Aviadiko aŭ avioniko estas vortokunfandoj da "aviado" kaj "elektroniko". Ĝi konsistas el elektronikaj sistemoj por flugmaŝinoj, artefaritaj satelitoj kaj kosmoveturiloj, konsistante el komunikado, navigado, administrado kaj la ekrano de multoblaj sistemoj. Ĝi ankaŭ ampleksas la centojn de sistemoj kiujn oni adaptas al flugmaŝinoj por specifaj roloj — tiel simpla kiel serĉolumo por polica helikoptero aŭ kiel malsimpla kiel la taktika radarplatformo por aera fruaverto kaj rego.[1]
Historio
La termino "aviadiko" ne uziĝis ĝenerale ĝis komenco de la 1970-aj jaroj. Ĝis tiu punkto instrumentoj, radioj, radaro, benzinsistemoj, motorkontroloj kaj radiaj navigacio-helpoj formis individuajn (kaj ofte mekanikajn) sistemojn.
Oni aljuĝas ke la ĵurnalisto Philip J. Klass devizis la terminon "avioniko".[2] Militistaj uzoj, ne civila aviado, puŝis la fruan evoluadon de aviadiko. Militaviadiloj fariĝis flugaj sentilplatformoj, kaj la kunlaborigo de multoblaj elektronikaj ekipaĵoj fariĝis la nova defio. Hodiaŭ, aviadiko preskaŭ ĉiam formas la plej grandan parton de la evolubuĝeto al iu nova militaviadilo.