Marŝal Bagramjan

Avenuo Marŝal Bagramjan (armene Մարշալ Բաղրամյան Պողոտա) estas avenuo en la centra distrikto Kentrono kaj la nordokcidenta distrikto Arabkiro, en Erevano, Armenio. La avenuo ricevas la nomon de la sovet-armena komandanto kaj marŝalo de Sovetunio Hovhannes Baghramjan kies statuo staras en la centra parto de la avenuo. Antaŭe ĝi estis konata kiel Avenuo de la Amikeco inter 1970 kaj 1995, kiel honorigo al la amikeco inter ĉiuj tiamaj sovetuniaj nacioj.[1]

La avenuo komenciĝas ĉe la Placo de Francio oriente kaj finiĝas okcidente ĉe la Placo Amikeco (Barekamutjun). En ĝi troviĝas pluraj edukaj institucioj, ambasadejoj kaj registaraj konstruaĵoj.

Rimarkindaj konstruaĵoj

La Avenuo Marŝal Bagramjan estas la ejo de pluraj rimarkindaj konstruaĵoj kaj strukturoj.

Registaraj konstruaĵoj

La Prezidenta Palaco ĉe Bagramjan 26
  • La loĝejo de la Ĉefministro (ofte konata kiel Bagramjan 26)
  • La Nacia Asembleo de Armenio
  • La Nacia Konsilio pri Sekureco de Armenio
  • La Konstitucia Konsilio de Armenio

Fremdaj diplomatiaj misioj

Edukado, scienco kaj kulturo

  • Armena Akademio de Sciencoj
  • Usona Universitato de Armenio
  • Dom-muzeo de Aram Ĥaĉaturjan
  • La Verkista Unuiĝo de Armenio
  • La Unuiĝo de Arkitektoj de Armenio
  • La publikaj lernejoj: Anton Ĉeĥov (No. 55), Argentina Respubliko (N-ro. 76), Hajrapet Hajrapetjan (N-ro. 78) kaj Hakob Oŝakan (N-ro. 172)

Aliaj strukturoj

Referencoj

Koordinatoj: 40° 10′ 57″ N 44° 30′ 35″ O / 40.18250 °N, 44.50972 °O / 40.18250; 44.50972 (mapo)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.