Avenuo nuntempe estas larĝa strato por densa veturila trafiko. Ofte avenuoj estis bordigitaj per arboj aŭ kun perspektivo al monumento aŭ pejzaĝo; tamen tiaj lastaj karakterizaĵoj estas pli kaj pli maloftaj en stratoj kiujn oni nomas "avenuoj" en modernaj urboj. La vorto havas franclingvan devenon, nome el avenue, kaj tio el latina ad venire (al veni).[1]
Laŭ Francisko Azorín avenuo estas Larĝa strato, ofte kun arboj ambaŭflanke, kondukante al ĉefloko.[2]
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 27.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.