Difino
Supozu, ke partio A estas devigonta sin pagi al partio B iomon da mono je specifa dato laŭ kambio, sed partio B ne plene fidas partion A — ekzemple, pri la risko de bankroto de A. Do, partio B povas postuli, ke A trovu trian partion C, kiu garantios por la ŝuldo — se A bankrotos, do C devos pagi laŭ la kambio anstataŭe. Tia garantio nomiĝas avalo.
Etimologio
La Esperanta termino devenas de la franca aval IFA:[aval] kaj parencaj vortoj de latinidaj lingvoj (hispane aval, portugale aval, itale avallo).
Referencoj
- Labariega Villanueva, Pedro Alonso (2004). “El Aval. ¿Fianza sui generis o garantía cambiaria típica?”, Boletín Mexicano de Derecho Comparado (es) 37 (110), p. 611–661.
- Aval (angle). Thomson Reuters Practical Law.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.