Auzances | |
---|---|
| |
komunumo en Francio | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Aubusson |
Kantono | Auzances (ĉefurbo) |
INSEE kodo | 23013 [+] |
Poŝtkodo | 23700 |
Kodo laŭ INSEE | 23013 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro André Vénuat 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 371 (1 999) |
Loĝdenso | 193 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°01′39″N 2°30′06″O / 46.0275°N, 2.50167°O (mapo) Koordinatoj: 46°01′39″N 2°30′06″O / 46.0275°N, 2.50167°O (mapo) |
Alto | 486 m - 624 m |
Areo | 7,08 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Auzances [+] | |
Auzances estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1 371 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Auzances etendiĝas sur 7,08 km², kaj havis 1 371 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas 193 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Auzances situas je alteco de 624 metroj.
Historio
Auzances estis historie grava urbo, eble ekde la romia periodo. Ĝi nomiĝis Ausancia en Mezepoko. La loka kastelo estis detruita en 1830.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Auzances apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro André Vénuat, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado
Auzances estas la ĉefurbo de la kantono de Auzances. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.