Polusa lumo[1] (tio estas aŭ norda brilo, latine: Aurora borealis aŭ suda brilo, latine: Aurora australis), ankaŭ nomata brila lumo aŭ nordlumo[2], estas vualeca brilado sur la nokta ĉielo en ambaŭ polusaj regionoj. Ĝi ekestas, kie partikloj de la suna vento povas - ne ŝirmitaj de la tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj.
Historio
La fenomeno de norda brilo konitas de ĉiam, sed nur en la 17-a jarcento oni komencis studi ĝin science. En jaro 1621, franca sciencisto kaj filozofo Gassendi priskribas tiun fenomenon, kiu, kvankam maloftege, povas observiĝi ĝis latitudo de Provenco; En la 18-a jarcento la angla Halley ekkomprenas ke la tera magnetkampo rolas en ties estiĝo; Cavendish, en 1768, sukcesas pritaksi je kia alteco disvolviĝas la fenomeno.
Rakonto de atestinto
|
Vidu ankaŭ
- Aŭroro (apartigilo)
- Zonoj de Van Allen
- Arkta magnetpoluso kaj Antarkta magnetpoluso
Eksteraj ligiloj
- Fotoj de Thomas ULICH (angle)
- Aurora Borealis, Northern Lights Pictures (Fotoj) (angle) Arkivigite je 2005-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ Vd Polusa lumo lumi en ReVo
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto online