Augustin Josef Gruber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Augustin Gruber, litografio von Friedrich Lieder ĉ. 1830 | |||||
Regado | 1823–1835 | ||||
Antaŭulo | Leopold Maximilian von Firmian | ||||
Sekvanto | Friedrich zu Schwarzenberg | ||||
Blazono | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de junio 1763 en Vieno | ||||
Morto | 28-an de junio 1835 (72-jaraĝa) en Salcburgo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | slovena • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono vd | ||||
Aktiva en | Ljubljano vd | ||||
| |||||
episkopo de Ljubljana | |||||
Dum | 1816–1823 | ||||
Antaŭulo | Anton Kautschitz | ||||
Sekvanto | Anton Alois Wolf | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Augustin Johann Josef GRUBER (naskiĝis la 23-an de junio 1763 en Vieno, mortis la 28-an de junio 1835 en Salcburgo) estis aŭstra teologo kaj salcburga ĉefepiskopo.
Vivo
Kiel 16-jaraĝulo li eniris la ordenon de la almozpetantaj aŭgustenanoj sed eksmonakitis en 1783. Li transloĝiĝis en la Generalseminarion por nemonakejaj klerikuloj kaj poste en la Ĉefepiskopan porpastran seminarion en Vieno. Ordino pastra okazis en 1788.
Gruber iĝis helppastro en Brunn am Gebirge/Distrikto Mödling kaj samfunkcie ekde 1794 en Leopoldstadt. Samloke li en 1796 iĝis katekezisto ĉe la Ĝenerala lernejo Sankta Anna. En 1802 li nomumitis registara konsilisto kaj fakulo pri stud- kaj lernejaferoj kaj en 1608 Kortega konsilisto kaj fakulo pri spiritaj aferoj en la registaro imperiestra. En 1808 li profesie vojaĝis en Galicion por kontroli la situaciojn klerikulan kaj studentan surloke. En 1812 li iĝis preposto de Ardagger proksime de Sankt Pölten, en 1813 honortitola doktoro kaj nomumitis en 1815, fare de la imperiestro, episkopo de Laibach/Ljubljana.
Gruber eklernis la slovenan por povi prediki kaj instrui al la fideluloj de sia diocezo, konsekris samloke en 1818 la novan episkopon de Gorizia kaj iĝis parlamentano de la civitanoj de la provinco Krain. Dum la Kongreso de Laibach (1821) li ofte interparolis kun caro Aleksandro la 1-a (Rusio) kaj nomumitis samjare Sekreta konsilisto.
Ĉefepiskopeco Salcburge
En 1823 li nomumitis salcburga ĉefepiskopo, ankaŭ pro rekomendo imperiestra; la paliumon li ricevis en Vieno en la 29.2.1824 kaj alvenis en Salcburgo en la 22.3.
Pro profundaj politikaj ŝanĝoj la pasintajn jarojn ankaŭ tiu ĉi diocezo profunde novorganizitis. La novaj sufraganaj diocezoj de Salcburgo estis nun Trento, Brixen, Gurk/Distrikto Sankt Veit an der Glan, Seckau/Stirio, Lavant/Mariboro kaj Leoben. En 1824 Gruber nomumis kaj konsekris la episkopojn de Gurk, Seckau, Lavant kaj en 1828 denove novan por Gurk. Samtempe li revivigis la Salcburgan katedralkapitulon.
Ekde 1828 Gruber prelegis pri la rolo de animzorgantoj kaj faris paroladojn ekde 1830 en la salcburga porpastra seminario. Ili estis eldonitaj en tri volumoj en 1834-36.
Ekde la franca okupo ekzistis proksime de Brixen im Thale/Distrikto Kitzbühel la sekto de la Manhartanoj kiuj rifuzis agnoski la ortodoksecon de la oficialaj animzorgantoj kaj insistis akcepti nur ordonojn de la papo mem. Gruber lerte peris, la manhartanoj sendis legatojn al Romo kaj revenis kontentigitaj. Poste, danke al saĝa traktado sub la gvidado de la ĉefepiskopo, tiu ĉi sekto malaperis. Kontraŭe la ĉefepiskopo ne sukcesis solvi la problemon kun la grupo de la t.n. Inklinantoj en la tirola Ziller-valo.
Gruber estis brila retoro kaj katekezisto, bone moderiganta, modesta episkopo, bona teologo kaj sperta komercisto.
Literaturo
- Biografio ĉe NDB
- Christian Greinz: Die fürsterzbischöfliche Kurie und das Stadtdekanat zu Salzburg, Verlag d. fürsterzbischöflichen Konsistoriums, Salzburg 1929.
- Peter Unkelbach: AUGUSTIN GRUBER (1763–1835). Katechet, Staatsbeamter, Bischof und Metropolit im josephinischen Österreich, Schriftenreihe des „Erzbischof-Rohracher-Studienfonds“, Band 5, Limburg an der Lahn / Salzburg 1999, ISBN 3-9501073-0-4.