August Ferdinand Möbius
Persona informo
August Ferdinand Möbius
Naskiĝo 17-an de novembro 1790 (1790-11-17)
en Schulpforte
Morto 26-an de septembro 1868 (1868-09-26) (77-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana vd
Loĝloko Reĝlando Saksio vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de Göttingen Universitato de Lepsiko Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle Landesschule Pforta vd
Familio
Patro Johann Heinrich Möbius vd
Patrino Johanne Katherine Christiane Keil vd
Infanoj Theodor Möbius Paul Möbius vd
Parencoj Heinrich Louis d'Arrest vd
Profesio
Okupo matematikisto astronomo universitata instruisto vd
Laborkampo geometrio nombroteorio matematiko meĥaniko astronomio vd
Aktiva en Leipzig vd
Doktoreca konsilisto Johann Friedrich Pfaff vd
vd Fonto: Vikidatumoj

August Ferdinand MÖBIUS (naskiĝinta la 17-an de novembro 1790 en Schulpforte, mortinta la 26-an de septembro 1868 en Leipzig) estis germana matematikisto kaj astronomo ĉe la universitato Leipzig.

Familio

Lia patro Johann Heinrich Möbius estis danc-instruisto en Schulpforte. La patrino estis praido de Marteno Lutero.

En 1820 Möbius edziĝis al Dorothea Christiane Juliane Rothe (n. 26-a de aprilo 1790 en Gera; m. 9-a de septembro 1859 en Leipzig). Ili havis unu filinon, Emilie Auguste (1822–1897), kaj du filojn: August Theodor (1821–1890) kaj Paul Heinrich August (1825–1889).

Faroj

Möbius verkis multnombrajn ampleksajn traktaĵojn kaj verkojn pri astronomio, geometrio kaj statiko.

Verkoj

Liaj plej gravaj verkoj okupiĝis pri la esploro de la interagoj inter geometrio kaj mekaniko:

  • Der barycentrische Calcül: ein neues Hilfsmittel zur analytischen Behandlung der Geometrie. Leipzig (1827)
  • Lehrbuch der Statik. 2 Bde. Leipzig (1837)
  • Die Elemente der Mechanik des Himmels. Leipzig (1843)

Trans la menciitaj verkoj li aldonis per multenombraj malgrandaj artikoloj al la evoluo de diversaj matematikaj branĉoj. Laŭ sia nomo nomitaj estas i.a. la Möbius-geometrio, la funkcio de Möbius, la transformo de Möbius kaj la rubando de Möbius.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.