Audacity | |
---|---|
| |
Lasta stabila versio | 2.2.2 (20-a de februaro 2018) |
Operaciumo | Unikso/Linukso, Microsoft Windows kaj Mac OS |
Programlingvo | C++, C |
Lingvo(j) | Pluraj |
Programtipo | sonredaktilo |
Permesilo | GPLv3 |
Retejo | www.audacityteam.org |
Audacity estas libera komputila son-redaktilo disponebla por Unikso/Linukso, Microsoft Windows kaj Mac OS. Ĝi estas disvastigata sub la permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU.
Audacity prilaboras datenaranĝojn WAV, FLAC, AIFF, AU, MIDI, MP3 (post krominstalo de biblioteko LAME) kaj OGG. Ĝi konservas WAV, FLAC, MP3 kaj OGG.[1]
Kromprogramoj
Audacity estas etendebla per kromprogramoj programitaj en programlingvo Nyquist, uzante API-ojn LADSPA, Vamp aŭ VST.[2]
Referencoj
- ↑ About Audacity (angle). teamo de Audacity. Arkivita el la originalo je 2015-06-18. Alirita 2014-06-03.
- ↑ kontribuantoj de AudacityTeam-vikio. Creating your own Plug-in (angle). Alirita 2014-06-03.
Vidu ankaŭ
- Sonredaktilo
- Soninĝenierado
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Audacity en la pola Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.