Au | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Rejnvalo |
Geografia situo | CH1903: 765552 / 255930 (mapo)47.4333333333339.6333333333333Koordinatoj: 47° 26′ N, 9° 38′ O; CH1903: 765552 / 255930 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6723 |
Areo | 4,69 km² |
Alteco | 405 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9434 |
Komunumkodo | 2331 |
Au estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 6 723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Au situas en la Suba Rejnvalo je alteco de 405 m s.m. je la maldekstra flanko de la rivero Rejno, kiu formas la landlimon kun Aŭstrio. Au konsistas el la vilaĝo Au parto de la urbo Heerbrugg kaj la setlejoj Haslach, Hard, Monstein kaj Oberfahr.
Partoj de la municipo Heerbrugg situas sur la teritorio de la komunumoj Balgach, Berneck kaj Widnau. La kvar komunumoj Au, Balgach, Berneck kaj Widnau fakte kune formas la politike ne ekzistantan sed ekonomie realen urbon kaj ekonomian centron de la Suba Rejnvalo. Provo unuigi la kvarkomunumojn formale al komunumo kaj urbo Heerbrugg en la 2000-aj jaroj fiaskis en voĉdono.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Au limas en nordo al Sankt-Margreto, en oriento al Lustenau (Austrio), en sudo al Widnau, en sudokcidento al Balgach, en okcidento al Berneck, kaj en nordokcidento al Walzenhausen (AR).
Trafiko
Heerbrugg havas stacidomon de la rejnvala linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Sankt-Margreto al Altstätten SG kaj Buchs SG. Krome Au-Heerbrugg havas aliron al la nacia aŭtostrato A13.
Historio
La unua historia mencio de Au datiĝas el la jaro 1316 sub la nomo Diken Auwe. Origine Au, kiu estiĝis el la setleojoj Au, Haslach, Hard kaj Monstein estis parto de la regna bieno Lustenau. Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Au estis liberigita de la servituto de Lustenau kaj estis okaze de la fondo de la nova Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803 unue integrita al la komunumo Bernau. En la jaro 1805 Au memstariĝis.
Post la malfermo de la trajnlinio de Rorschach al Sargans en la jaro 1858 estiĝis en Heerbrugg nova industrisetlejo, kies tereno dividiĝas inter la komunumoj Au-Heerbrugg, Balgach, Berneck kaj Widnau.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Au Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Au SG en la Historia Leksiko de Svislando