Attinghausen
Blazono de Attinghausen
Aera bildo de la Reuss-Ebenaĵo. Attinghausen videblas sur supra duono de la bildo dekstre de la rivero.
komunumo en Svislando
Kantono Urio
DistriktoEn Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj 46° 51′ 41″ N  37′ 41″ O / 46.86139 °N, 8.62806 °O / 46.86139; 8.62806 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 41″ N  37′ 41″ O / 46.86139 °N, 8.62806 °O / 46.86139; 8.62806 (mapo)
Nombro de loĝantoj1591
Areo46,89 km²
Alteco468 m super marnivelo
Poŝtkodo6468
Komunumkodo1203
Mapo de Attinghausen

Pri la komunumo

Attinghausen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 1591 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Attinghausen situas en la Reuss-Ebenaĵo, okcidente de la rivero. La teritorio de la komunumo etendiĝas ĝis al la altaj montaroj de la Uriaj Alpoj, kie piedpado tra la Surenen-Pasejo sur alteco de 2009 m s.m. kondukas al la valo de Engelberg.

Najbaraj komunumoj

Attinghausen limas en okcidento al Engelberg (Obvaldo), en nordokcidento al Isenthal, en nordo al Seedorf, en nordoriento al Altdorf, en orientnordoriento Bürglen, en oriento al Schattdorf, en sudoriento al Erstfeld, kaj en sudo al Wassen.

Trafiko

La gravaj trafikvojoj pasas preter Attinghausen aliflanke de la rivero, tamen la komunumo bone atingeblas. Attinghauses estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Altdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 3 km norde en Altdorf.

Aertelfero de la vilaĝo Attinghausen kondukas supren al la vilaĝoparto Brüsti sur alteco de 1500 m s.m.

Historio

La unua dokumenta mencio de Attinghausen datiĝas el la jaro 1240 kiel Attingenhusen.[1] De Attinghausen devenas la nobela familio von Attinghausen, kies membroj ludis esencan rolon okaze de la fondo de la Svisa Ĵurkomunumo. En la dua duono de la 14-ja jarcento la influo de la familio, kies potenco kaj influo en la okuloj de la liberamaj urianoj fariĝis tro granda, subite draste estis haltigita. Ilia familia sidejo estis la Kastelo Schweinsberg, kiu en la jaro 1365 estis detruito de la uriaj kamparanoj.[2]

Attinghausen plurfoje malgraŭ la digoj estis inundita de la rivero Reuss. Lastfoje en la jaro 1987 granda parto de la vilaĝo estis inundita.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.