Attila Boros | |
---|---|
![]() Attila Boros kun Tom Jones | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1971 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto |
Attila Boros [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boros Attila estas hungara grafikisto, pentristo, ilustristo, skulptisto.
Attila Boros [1] naskiĝis la 18-an de majo 1971 en Budapeŝto.
Biografio
Attila Boros frekventis industriartan mezlernejon (1985-1989) en sia naskiĝurbo, lia ĉefinstruisto estis Gábor Gacs. Lia unua ekspozicio okazis jsm dum la mezlernejaj jaroj. Li akiris grafikistan diplomon en Hungara Belarta Universitato en 1994. Lia ĉefinstruisto estis Gábor Pásztor. Post siaj studoj li eklaboris en eldonejo kiel ilustristo. Ekde 1998 li ankaŭ pentradas. Li ricevis germanan premion en 1997, hungaran en 2001. Li havas edzinon, kiu naskis filon en 2000, filinojn en 2003 kaj 2006.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1994, 1997, 2000, 2005)
- Arenshausen (1998)
- Arthalo Budapeŝto (2001)
- Osaka (2008)
- Romo (2013)
Elektitaj grafikaĵoj
- Az utolsó vacsora (tuĉo)
- Angyal és Oroszlán (akvaforto)
- Rinocérosz sétáltatás (litografiaĵo, tuĉo)
Elektitaj similaj artaĵoj
- Hold Leány (pentraĵo)
- Hot jazz (pentraĵo, 2016)
- Centaŭro (skulptaĵo, 2013, Budapeŝto)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.