Atta Troll
Somernokta sonĝo
Atta Troll  Somernokta sonĝo
Atta Troll
Somernokta sonĝo
AŭtoroHeinrich Heine
Eldonjaro1925
UrboBerlino
EldonintoEllersiek & Borel
Paĝoj96

Atta Troll subtitolita Somernokta sonĝo [1] estas poeziaĵo de Heinrich Heine, el la germana tradukita fare de Friedrich Pillath (Zanoni). Ellersiek & Borel el Berlino aperigis la libron 96-paĝe, en la jaro 1925, kiel numero 10 en la serio "Nova Esperanto-Biblioteko"

Recenzoj

Citaĵo
 Peni redoni en Esperanto la esencon de la spriteco kaj lerteco de la aŭtoro, estas kvazaŭ elekti plej armitajn malamikojn, por ke la venko estu pli triumfa. La tradukinto laboris sukcese. 
 1925, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 170
Citaĵo
 Heine estas majstro en humoro kaj versfarado. Estas tre malfacile redoni en Esperanto la esencon de lia sprito kaj lerto. Zanoni sukcesis kiel Kalocsay por Johano la Brava fari versajn rekreaĵojn anstataŭ simplajn tradukojn. Zanoni meritas altan rangon en nia Esperanta verkaro. 
 1925, Historio de Esperanto II, paĝoj 585-586
Citaĵo
 Lertega esperantigo de la malfacile tradukebla ĉefverko de Heine. La satira spirito de la originalo estas fidele redonita en la literatura laboro de Zanoni. 
 Belga esperantisto n133 (mar 1926)

Referencoj

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4126, paĝo 366

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.