Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Konserva statuso: Formortinta | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Atlasa urso (latine Ursus crowtheri), alinome la "Nandi"-urso, estis la sola urso indiĝena al Afriko. Ĝi loĝadis en la Atlasa Montaro de Maroko al Libio; oni nun kredas ke la besto estas ekstermita. La lasta ekzemplero verŝajne estis mortigita de ĉasistoj en norda Maroko dum la 1840-aj jaroj.
Malgraŭ la supozo pri malapero de la Atlasa urso, ankoraŭ estas rakontoj pri ekvidoj de ursoj de tribanoj en norda kaj centra Afriko. Ĉi tiuj raportoj eble indikas la daŭran ekziston de la Atlasa urso. Oni priskribas ĉi tiun "Nandi"-urson kiel ruĝeca aŭ flaveca kaj 3.5 futoj alta, kun longa felo, mallonga vosto, longaj ungregoj, kaj dikaj gamboj.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.