Atlantic City | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo en Nov-Ĵerzejo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Usono | ||||
Subŝtato | Nov-Ĵerzejo | ||||
Kantono | Atlantic | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 38 497 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 863 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 22′ N, 74° 26′ U (mapo)39.3625-74.425Koordinatoj: 39° 22′ N, 74° 26′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 44,59 km² | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Atlantic City, New Jersey [+] | |||||
Atlantic City, Atlantika urbo, estas urbo en Usono en la ŝtato Nov-Ĵerzejo je 39° 21′ 54″ N 74° 26′ 20″ U / 39.36500 °N, 74.43889 °U (mapo), sude de Novjorko.
Pozicio kaj datenoj
La urbo Atlantic City havas ĉirkaŭ 40.500 loĝantojn. En la regiono loĝas ĉirkaŭ 350.000.
Libertempaj eblecoj
Atlantic City estas konata per siaj muzeoj kaj aliaj libertempaj aranĝoj kaj kompreneble per sia sabla plaĝo kaj la ĉiujaraj elektoj de la ekde 1921 okazantaj Miss-America-elektoj. La hazardludo estis lauleĝa en Atlantic City jam antaŭ Las Vegas. Tamen ĝia famo restis malantaŭ tiu de Las Vegas, almenaŭ eksterlande. Regione la urbo estas la plej ŝatata celo por libertempuloj el la regiono Novjorko.
Kulturo
En la "Boardwalk Hall", kiu estis konata kiel "Atlantic City Convention Hall" antaŭ la renovigo en 2001, estas la plej granda Orgeno de la mondo - la Boardwalk-Hall-Orgeno. Ĝi havas sep klavarojn, 336 registrojn kaj ĉirkaŭ 32.000 ĝis 33.000 orgenfajfilojn. La orgeno estis konstruita inter 1929 kaj 1932. Tamen ĝi ne estas la mondskale plej granda funkcianta orgeno, ĉar ekde jaroj nur ĉirkaŭ 1/3 de la materialo estas en ludpreta stato. Ekzistas subtena unuiĝo. La orgeno povas esti vizitata nur dum koncertoj.
Ekonomio
Ĉefa kampo de ekonomio estas la turismo. La internlando estas uzata por agrikulturo kaj vinkulturo.
Sporto
En 1996 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Atlantic city.
Gefiloj de la urbo
- Helen Forrest, kantistino
- Valerie Solanas, poetino