Atestmonto estas subspeco de insulmonto, kiu estis izolita per erozio de la origina montmasivo. Se temas pri tektona kovraĵo gi nomiĝas tektona klipo. Atestmonto estiĝis ofte en tavolŝtupa regiono. La karakterizaĵo estas la alternado de veterdisfalaj tavoloj kaj veterrezistaj tavoloj. La veterdisfalrezistaj ŝtontavoloj formas la ŝtupojn, la veterdisfalaj estas deklivfomaj tavoloj. La atestomonto havas ĝenerale nepintan kaj akran deklivan kupolon.
La plej gravaj atestomontoj en la Frankonia Ĵuraso estas (de nordo al sudo kaj poste sudokcidenten:
- Staffelberg (540 m)
- Walberla (532 m)
- Hetzleser Berg (549 m)
- Moritzberg (603 m)
- Dillberg (595 m)
- Buchberg (591 m)
- Sulzbürger Schlossberg (567 m)
- Neubürg (587 m)
- Schlossberg (607 m)
- Hesselberg (689 m)
Gravaj atestomontoj de la Ŝvabia Ĵuraso (sen „pseŭdo-atestomontoj“, tio signifas parte solestarantaj montoj de vulkana deveno kiel la Limburg) estas (de nordoriento al sudokcidento):
- Ipf (668 m)
- Kaltes Feld (781 m)
- la Drei Kaiserberge (= la tri imperiestraj montoj“) : Stuifen (757 m), Rechberg (707 m) kaj Hohenstaufen (684 m)
- Michelsberg (724 m, apud Geislingen an der Steige)
- Achalm (707 m)
- Farrenberg (820 m)
- Roßberg (869 m)
- Zoller (855 m) kun burgo Hohenzollern
- altebenaĵo de Burgfelden (954 m)
- Plettenberg (1002 m)
Regiono de la Baarjuraso estas preskaŭ kompleta pejzaĝo de atestomontoj. Jen ili (sen „pseŭdo-atestomontoj“):
- Hohenkarpfen (912 ;m)
- Lupfen (977 m)
- Möhringer-Berg-Lindenberg-Scholle (949 m)
- Fürstenberg (918 m)
- Länge (921 m)
- Eichberg (914 m)
- Buchberg (880 m)
La plej gravaj atestomontoj de la tiel nomata Tabul-Ĵuraso en Svislando inter Bad Zurzach kaj Pfeffingen estas (de oriento al okcidento):
- Geissberg (700 m)
- Heuberg (558 m)
- Schinberg (722 m)
- Frickberg (650 m)
- Farnsberg (758 m)
- Sunnenberg (632 m)
- Chienberg (741 m)
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Lexikon der Geographie I. 2001, S. 108.
- Lexikon der Geographie III. 2002, S. 189–190.
- Lexikon der Geowissenschaften IV. 2001, S. 400–403.
- Harald Zepp: Geomorphologie. 2. Auflage. Paderborn 2003, Kapitel 12.3 und 14.3.