La atanazia simbolo (Quicumque vult (kiu ajn volas) estas kredkonfeso kiu tiel nomiĝas pro la fakto ke ĝi estas laŭtradicie atribuita al Sankta Atanazio (295-373), ĉefepiskopo de Aleksandrio de Egiptio. Ĝi signifas precipe por la doktrino de la kristana Triunuo, kiun ĝi esprimas energimaniere por batali kontraŭ Arianismo.
En la liturgio de la okcidenta Eklezio ĝi estis recitita dum la Liturgio de la horoj.[1] En la ambrozia rito, male, ĝi estas uzata kiel himno en la dimanĉo de la Tre Sankta Triunuo; dum la orienta Eklezio neniam ĝin uzis.
Ĝi estis jen greklingve jen latinlingve.
La plej granda parto de la kritikistoj opinias ke ĝi estis origine kompilita en la latina lingvo; kaj ne en la 4-a jarcento, sed almenaŭ unu jarcento pli malfrue. La teologio kiu el ĝi travideblas estas multe proksima al tiu de Ambrozio de Milano.
La nunaj kritikistoj ne akordiĝas pri la atribuo:
- Karl Künstle ĝin atribuas la kontraŭpriscilia hispana episkopo;
- L. G. Morin ĝin taksas verko de la 6-a jarcento, eble de Sankta Marteno de Brago;
- H. Brewer ĝin asignas al Ambrozio de Milano;
- J. Stiglmayr faras ĝian aŭtoron Sankta Fulgencio de Ruspo (Tunizio).
Notoj
- ↑ Kun la liturgia reformo oni ĝin aboliciis.
Vidu ankaŭ
- Kredo (liturgio)
- Apostola Simbolo kun latina teksto
- Kredokonfeso nicea-konstantinopola
- Triunuo
- Atanazio
- Ario
- Arianismo