Atako kontraŭ Pearl Harbor | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Mondmilito | |||||||
naval offensive • batalo • air offensive | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Usono | Japanio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Husband E. Kimmel | Ĉuiĉi Nagumo | ||||||
Pearl Harbor estas haveno kaj bazejo de la usona mararmeo, situanta proksime de la urbo Honolulu sur la insulo Oahuloko (Havajo), kie la japana armeo atakis Usonon la 7-an de decembro de 1941. La atako rezultis, ke Usono ekmilitis en la Dua Mondmilito.
Japana anonco el la 8-a de decembro de 1941
Surmaraj kaj flug-apogpunktoj estis en Havajo kun granda sukceso atakitaj. Japana ŝiparo subakvigis en Ŝanhajo anglan kanonboaton konkerante usonan kanonboaton en rivero Yangka. Ankaŭ je Singapuro estis kun granda sukceso faritaj flugatakoj. Pluaj aviadilatakoj celis kontraŭ Davao, insulo Wake kaj Guam.
Japana anonco el la 9-a de decembro de 1941
Marista sekcio de imperiestra ĉeftendo anoncas, kiel sciigis japana presagentejo Domei, ke kiel la unuaj rezultoj de la japanaj flugatakoj je Havaja insularo estis du batalŝipoj de Usono subakvigitaj kaj 4 batalŝipoj, samkiel ankaŭ 4 krozŝipoj de klaso A grave difektitaj. Ankaŭ estis detruita granda kvanto de malamikaj aviadiloj, dume japanaj perdoj estas leĝeraj.
Japana submarŝipo subakvigis ĉe Honolulu usonan patrujan ŝipon por aviadiloj, sed tiu ĉi informo ne estas ĝis nun konfirmita.. Japanaj aviadiloj, kiuj frumatene ekatakis insulon Guam, subakvigis usonan minĉesŝipon "Penguin" (1000 BRT). En Pacifiko estis militkaptitaj 4 malamikaj komercaj ŝipoj. En tiuj ĉi bataloj estis perdita eĉ ne unu japana ŝipo.
Historiaj faktoj
Pro la atako pereis 2400 usonaj soldatoj kaj Usono perdis 120 aviadilojn kaj 19 ŝipojn. Jam venontan tagon Usono enpaŝis en la militon kaj tiel komenciĝis bataloj en Pacifika teritorio.
Konspira teorio
Laŭ konspira teorio, la usona registaro intence ne sciigis la soldatojn pri la atendebla atako je Pearl Harbor, ĉar ili volis tiel publike akceptigi eniron de Usono al la Dua Mondmilito.
Bildaro
- Satelita bildo de Pearl Harbor. Hickam AFB kaj la internacia flughaveno de Honolulu en la dekstra angulo
- La atako de la 7-a de decembro 1941
- Pearl Harbor
Vidu ankaŭ
Dua Mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj |
Aspektoj | |||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj. Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. |
Preludo 1937 1939 1940 1941 |
1943 1944 1945 • Listo de bataloj Sekvoj kaj konsekvencoj |
• atako al Pearl Harbor Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 |
enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1943 • aliaj |
en milito de 1937 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 | ||||||||||||||
• Aliancanaj gvidantoj | ||||||||||||||||
Rezistmovadoj | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
Kategorio · Temoj · Interkonsentoj | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|