Atako de la lunaj zombioj | |
---|---|
Esperantlingva afiŝo | |
filmo | |
Originala titolo | Attack of the Moon Zombies |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | la angla |
Kina aperdato | la 25-a de majo 2011 |
Daŭro | 99 minutoj |
Ĝenro | horora, sciencfantasta |
Buĝeto | 20.000 usonaj dolaroj |
Reĝisoro(j) | Christopher Mihm |
Produktisto(j) | Christopher Mihm Stephanie Mihm |
Scenaro | Christopher Mihm |
Filmita en | Usono |
Ĉefrolantoj | Mike Cook Michael Kaiser Sid Korpi Douglas Sidney Shannon McDonough Daniel R. Sjerven Robert Arndt Stephanie Mihm Mark Haider Christopher R. Mihm Maggie Schultz Robert Silinghia Anthony Kaczor |
Produktinta firmao | Sainteuphoria |
IMDb | |
Atako de la lunaj zombioj (en la angla: Attack of the moon zombies) estas usona horora sciencfantasta sendependa filmo, reĝisorita kaj verkita de Christopher R. Mihm kaj lanĉita en 2011. Ĝi daŭras 99 minutojn kaj prezentiĝas nigre kaj blanke pro tio, ke la reĝisoro elpensis ĝin kiel neseriozan omaĝon al 1950-aj hororaj B-filmoj. Ĝi estis tradukita kaj dublita al Esperanto laŭ iniciato de la reĝisoro mem.[1]
La anglalingva antaŭfilmo aperis en aprilo 2011, kaj post kelkaj tagoj aperis la esperanta antaŭfilmo.[2][3]
La filmo komence estis distribuita en laŭmendaj DVD-oj. Ekde januaro 2020, ĝi haveblas ankaŭ por elsendfluo kaj elŝuto ĉe la retejo Vimeo.[4]
Intrigo
El la profundaĵo de la luno, pratempa malbono revenas por infekti la homaron...[5]
Dudek jaroj pasis de kiam D-ro Vincent Edwards alfrontis mutaciintan vespertan kreitaĵon kaj nun li pretas emeritiĝi. Dum li trejnis sian anstataŭanton, Glen Hayes, ĉe la Luna Bazo, ili hazarde renkontas malkovraĵon, kiu ŝajnis neebla: eksterteran plantan vivoformon en la surfaco de Luno!
Bedaŭrinde, submetiĝo al la sporoj de tiu alimonda vegetaĵo kaŭzas tujan morton. Kaj tiuj, kiuj estis mortigitaj ne restas tiel, sed anstataŭe volas nenion alian ol multiĝi! [6]
Aktoroj
Nomo | Originala aktoro | Esperanta dublanto |
---|---|---|
D-ro Vincent Edwards | Mike Cook | Duncan Charters |
Glen Hayes | Michael Kaiser | Brandon Sowers |
Administranto Ripley | Sid Korpi | Mar Cardenas |
D-ro Collins | Douglas Sidney | Miko Sloper |
D-ro Hackett | Shannon McDonough | Jennifer Bondelid |
Kapitano Herman Frehley | Daniel R. Sjerven | Max Varazslo |
D-ro Banks | Robert Arndt | George Baker |
D-ro Rutherford | Stephanie Mihm | Lucille C. Harmon |
D-ro Haterov | Mark Haider | Gregory Tseytin |
Robert Ripley | Christopher Mihm | Dave Rutan |
Aliaj informoj pri la Esperanta versio
- Aliaj voĉaktoroj - Enrique Ellemberg, Stephen Schwichow, Derek Roff, Yumiko Fujii kaj Masaaki Tahara[7] [8]
- Jaro - 2011
- Reĝisoroj - George Baker, Christopher Mihm[9]
- Tradukintoj - George Baker, Mar Cardenas, David Rutan, Andrea Monticue
Referencoj
- ↑ http://sainteuphoria.com/press/mzesper.html
- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=QkMF0oGubho
- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=ep6KxLWtZKg
- ↑ https://vimeo.com/ondemand/attackofthemoonzombies
- ↑ Anonco de la filmo en la retejo YouTube
- ↑ http://sainteuphoria.com/aotmz.html
- ↑ http://sainteuphoria.com/press/mzesper2.html
- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=E8wKpOzTZXY
- ↑ https://blogs.transparent.com/esperanto/attack-of-the-moon-zombies-in-esperanto/