Atakamito estas kupra halida mineralo: nome kupro(II) klorida hidroksido kun formulo Cu2Cl(OH)3.
Ĝi estis unuafoje priskribita el kuŝejoj de la Atakama-Dezerto de Ĉilio en 1801.[1]
Atakamito estas kompare rara mineralo, formita el unuarangaj kupraj mineraloj pro la oksidiĝo aŭ ekspono al vetero en zono de aridaj klimatoj. Ĝi estis ankaŭ trovita kiel vulkana produkto el kuŝejoj de fumaroloj, kiel sulfidalteritaj produktoj en varmegaj akvoj aŭ kiel alterado de antikvaj artefaktoj el bronzo kaj el kupro.
Notoj
- ↑ Atacamite ĉe Mindat.org Alirita la 1an de Januaro 2016.
Eksteraj ligiloj
- Mineralbildaroj Arkivigite je 2005-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.