La atabaska lingvo-familio estas grava grupo da nord-amerikaj indiĝenaj lingvoj, la plej granda grupo en Usono kaj Kanado laŭ nombro de lingvoj kaj laŭ nombro de nuntempaj parolantoj.
Ĝiaj membroj inkluzivas la apaĉajn lingvojn de sudokcidenta Usono (el kiuj unu, la navaha, havas pli ol 150 000 parolantojn) kaj plurajn gravajn lingvojn de okcidenta Kanado. Kune kun la ĵus mortinta, klare parenca ejaka lingvo, kaj la simil-struktura, eble parenca tlingita, la atapaska lingvaro formas la lingvan superfamilion na-denea. (Iam oni konsideris ankaŭ la ĥajda parto de na-denea lingvaro, sed pli modernaj studoj montris la similecojn nur supraĵaj.)
- Nordaj lingvoj
- en la etna grupo deneoj grupiĝas la lingvoj
- Ĉipevajana (parolata aparte en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Dogriba (parolata en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- lingvo de etno nomata Yellowknives aŭ T'atsaot'ine
- Slavea (parolata en Brita Kolumbio, Alberto kaj la Nordokcidentaj Teritorioj)
- lingvo de etno nomata Sahtu.
- Atna (parolata en Alasko)
- Babina (parolata en Brita Kolumbio)
- Bivera (parolata en Brita Kolumbio kaj Alberto)
- Cecota (parolita en Brita Kolumbio)
- Cuktina kaj Sarsia (parolata en Alberto)
- Ĉilkotina (parolata en Brita Kolumbio)
- Hana (parolata en Alasko kaj Jukono)
- Holikaĉuka (parolata en Alasko)
- Ingalika (parolata en Alasko)
- Kariera (parolata en Brita Kolumbio)
- Kaska (parolata en Jukono)
- Kojukona (parolata en Alasko kaj Jukono)
- Kolĉana (parolata en Alasko)
- Kuĉina (parolata en Alasko kaj Jukono)
- Lepora (parolata en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Monta (parolata en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Sekana (parolata en Brita Kolumbio)
- Tagiŝa (parolata en Brita Kolumbio)
- Taltana (parolata en Brita Kolumbio)
- Tanajna (parolata en Alasko)
- Supra Tanana kaj Malsupra Tanana (parolataj en Alasko)
- Tanakrosa (parolata en Alasko)
- Nord-tuĉona kaj Sud-tuĉona (parolataj en Jukono)
- Urslaga (parolata en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- en la etna grupo deneoj grupiĝas la lingvoj
- Pacifikaj lingvoj
- Galisa (parolata en Oregono)
- Hupa (parolata en Kalifornio)
- Kolombi-rivera (parolita en Oregono kaj Vaŝingtonio)
- Tolovaa (parolata en Oregono kaj Kalifornio)
- Tututnia (parolata en Oregono)
- Supra Umpkva (parolata en Oregono)
- Sudaj lingvoj
- Apaĉaj
- Navaha
vidu ankaŭ: Lingvoj de Oregono
Eksteraj ligiloj
- http://ling.ucsc.edu/Jorge/fernald.html Arkivigite je 2011-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.uaf.edu/anlc
- http://www.yukoncollege.yk.ca/ynlc Arkivigite je 2006-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.indianersprachen.de
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.