Asunciono | |||
hispane Asunción, portugale Assunção | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Asunción | |||
Kromnomo: Patrino de Urboj | |||
Ŝtato | Paragvajo | ||
---|---|---|---|
Regiono | Gran Asunción | ||
Rivero | Paragvajo | ||
Situo | Asunciono | ||
- alteco | 43 m s. m. | ||
- koordinatoj | 25° 16′ 56″ S 57° 38′ 06″ U / 25.28222 °S, 57.63500 °U (mapo) | ||
Areo | 117,0 km² (11 700 ha) | ||
- de metropolo | 1 000,0 km² (100 000 ha) | ||
Loĝantaro | 680 250 (2009) | ||
- de metropolo | 2 164 316 | ||
Denseco | 5 814,1 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 2 164 loĝ./km² | ||
Fondita | 15-a de aŭcgusto 1537 | ||
Horzono | UTC (UTC-4) | ||
- somera tempo | UTC (UTC-3) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +55 021 | ||
Situo enkadre de Paragvajo
| |||
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Asunción | |||
Retpaĝo: www.mca.gov.py | |||
Asunciono (hispane Asunción, "Ĉielenpreno de Maria"), kun loĝantaro de ĉirkaŭ 600 000 homoj (en 2004), estas la ĉefurbo de Paragvajo kaj ĝia ĉefa ekonomia, industria kaj kultura centro. Ĝiaj eksportaĵoj inkluzivas ŝuojn, teksaĵojn, kaj tabakon.
Historio
Asunciono estas unu el la plej malnovaj urboj en Sudameriko. Eble Juan de Ayolas estis la unua Eŭropano vizitanta la lokon, sed la urbo, nomita Muy Noble y Leal Ciudad de Nuestra Señora Santa María de la Asunción ("Tre nobla kaj lojala urbo de Nia Sinjorino sankta Maria de la Ĉielenpreno"), fondiĝis la 15-an de aŭgusto 1537 de Juan de Salazar kaj Gonzalo de Mendoza (je tiu dato katolikoj festas la ĉieliron de Maria). En 1731 okazis ribelo de José de Antequera y Castro kaj liaj sekvantoj, unu el la unuaj ribeloj kontraŭ hispana kolonia rego. Post la Milito de la Trilanda Alianco (ekde 1865 ĝis 1870), brazilaj soldatoj okupis Asuncionon ĝis la jaro 1876.
La 1-an de aŭgusto 2004, granda manĝaĵvendejo brulis. Ĝi mortigis pli ol 460 homojn kaj vundis pli ol 400 pliajn – la plej mortiga katastrofo en la tuta historio de Paragvajo. Multaj personoj devis eskapi tra fenestroj, ĉar la vendejo ne havis fajreskapejojn. La proprietulo de la vendejo malfermis la elirajn pordojn pro la danĝero de ŝtelo.
Vidindaĵoj
En la urbo troveblas la Nacia muzeo pri Belartoj de Asunciono (Museo Nacional de Bellas Artes de Asunción), la Metropola katedralo de Asunciono (Catedral Metropolitana de Asunción), la Preĝejo de la Enkarniĝo (Iglesia de la Encarnación) kaj la Nacia Panteono (Asunciono) (Panteón Nacional), pli malgranda versio de Les Invalides en Parizo, kie multaj el la naciaj herooj entombiĝis.
Trafiko
Asunciono havas riveran havenon, fervojajn kaj ŝoseajn ligojn. La internacia flughaveno en la apuda Luque (Paragvajo) funkcias.
Klimato
En Asunciono tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) ĉirkaŭ 1400 mm. La pluvokvanto kulminas en aprilo kaj malkulminas en julio. La averaĝa temperaturo estas inter 23 °C.
Gravuloj
Eksteraj ligiloj
Fotoj
Alto Paraguay | Alto Paraná | Amambay | Boquerón | Caaguazú | Caazapá | Canindeyú | Central | Concepción | Cordillera | Guairá | Itapúa | Misiones | Ñeembucú | Paraguarí | prezidanto Hayes | San Pedro | Ĉefurba distrikto: Asunciono