Asuano | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo • urbego | |||||
| |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 267 913 (2006) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 24° 5′ N, 32° 54′ O (mapo)24.08891944444432.899730555556Koordinatoj: 24° 5′ N, 32° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 99 m [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aswan [+] | |||||
Asuano estas urbo en suda Egiptio, apud Nilo ĉe la unua katarakto. Asuano estas unu el la pli sekaj urboj de la mondo. Longtempe fama kiel vintra feriurbo kaj komerca centro, la urbo fariĝis grava industria centro post la komenco de hidroelektra produktado pro la alta Baraĵo de Asuano. Fabriko de kemia grasumo estas la plej granda el la novaj industrioj. Oni minas ferercon kaj hematiton en la ĉirkaŭaĵo.
Ĉi tiu urbo estis nomita Sevene antikve kaj ĝi estas priskribita kiel la suda landlimo de Egiptio. Ĝi estis komerca centro, servanta kiel la portalo al Nubio, Sudano kaj Etiopio. La ĉiujaran inundon de Nilo oni unue vidis tie. El la sevenaj minejoj venis ŝtono por la temploj kaj statuaro de la faraonoj. Sur Elefantin-insulo, en Nilo kontraŭ Asuano, kaj la insulo Filao, estas trovitaj antikvaj egiptaj kaj romiaj ruinoj. Aga Ĥan la 3-a, estro de la islamaj ismailanoj, estis entombigita en Asuano.
La antikva urbo Sevene ankaŭ estas fama pro la studoj de Eratosteno, kiuj disputis la teorion, kiu diris, ke la Tero estas ebena, kaj kie li penis determini la cirkonferencon de la Tero.
La nomo de la urbo devenas de la egipta vorto Swnw (Sunu; Swenu) [1] kiu signifas komerco.[2] Dum la ptolemea epoko iĝis en greka lingvo Συήνη (Syène), sub la romia regno la latina Syene oder Siene.[3] Per la kopta Swān devenis la araba Aswān.
Vidindaĵoj
Bildaro
Referencoj
- ↑ Rainer Hannig: Großes Handwörterbuch Ägyptisch-Deutsch : (2800-950 v. Chr.). von Zabern, Mainz 2006, ISBN 3-8053-1771-9, S. 1181.
- ↑ Giovanna Magi: Assuan. Philae, Abu Simbel. Übersetzt von Christine Hock. Casa Editrice Bonechi, Florenz 1992, ISBN 88-7009-240-2, S. 4
- ↑ Syene (www.trismegistos.org)