Nubo da punktoj de la orbita klinangulo / granda duonakso de numeritaj asteroidoj. La familioj vidiĝas kiel apartaj amasoj. La ĉefaj malplenoj de Kirkwood dividas la centran regionon (A, B+C, D, E+F+G)
Nubo da punktoj de la orbita klinangulo / discentreco de numeritaj asteroidoj.

Asteroida familio estas grupo da asteroidoj, kiuj havas proksimume samajn orbitajn elementojn, tiajn kiaj : grandan duonakson, discentrecon kaj orbitan klinangulon. Iuj el tiuj asteroidaj familioj estas rigarditaj kiel koliziaj familioj, tio estas grupoj da rompaĵoj rezultantaj de asteroidaj kolizioj.

Ĝeneralaj ecoj

Estas proksimume 20 al 30 klare identigitaj asteroidaj familioj, kaj pluraj deko da aliaj malpli nete, la plejparto el ili troviĝas en la asteroida ĉefzono, kvankam pluraj familioj (tiaj, kiaj la Palasa, la Hungaria kaj la Focea familioj) havas orbitan klinangulon pli granda kaj grandan duonakson pli malgranda ol tiuj de la korpoj de la ĉefa zono.

Inter 33 kaj 35% el la asteroidoj de la ĉefa zono estas anoj de familioj.

Estis trovita familio asociata kun la nanoplanedo Haŭmeo. Oni serĉis koliziajn familiojn ĉe la trojaj asteroidoj sed ĝis nun sen trovi tiajn familiojn.

Deveno kaj evoluo

Hipoteze, la familioj formiĝis post kolizioj inter asteroidoj. En multenombraj okazoj, la kolizita korpo estis frakasita. Sed estas ankaŭ pluraj familioj, kie la "ĉefa korpo" ne estis tre perturbata (ekzemple la Vesta, Palasa, Higia kaj Masalia familoj) Tiaj familioj konsistiĝas el unu granda asteroido kaj multe da malgrandaj. Iaj familioj (ekzemple la Flora familio) havas malsimplajn strukturojn malfacile klarigeblajn, kio povus rezulti de pluropaj kolizioj, okazinte je malproksimaj epokoj. Ĉar deveninte de sama korpo, la anoj de familio havas proksimajn kemian komponiĝon, sed estas notindaj eksceptoj, kiam la familio rezultas de la diseriĝo de diferenciĝinta kosma korpo (ekzemple, la Vesta familio).

Entruduloj

Ne estas malofte, ke asteroido havas hazarde samajn orbitajn elementojn kiel anoj de familio, kaj tamen ne devenas de la kolizio kiu formis la familion. La entruduloj povas esti "perfidataj" per iliaj spektraj ecoj, kiuj ne kongruas kun tiuj de la aliaj familianoj. Plej fama entrudulo estas Cereso, kiun oni malprave kredis ĉefa ano de la "Ceresa familio", familio nun konata kiel Gefiona familio.

Ĉefaj familioj

Familio nomita laŭ orbitaj elementoj Grando Alia nomo
Granda duonakso (AU) Discentreco Klinangulo (°) Proksimuma % el la asteroidoj Identigataj anoj
Eosa221 Eos2,99 al 3,030,01 al 0,138 al 12480
Eŭnomia15 Eunomia2,53 al 2,720,08 al 0,2211,1 al 15,85%370
Flora8 Flora2,15 al 2,350,03 al 0,231,5 al 8,04-5%590Ariadna familio laŭ 43 Ariadne
Higia10 Hygiea3,06 al 3,240,09 al 0,193,5 al 6,81%105
Koronisa158 Koronis2,83 al 2,910 al 0,110 al 3,5310
Maria170 Maria2,5 al 2,70612 al 1780
Nisa44 Nysa2,41 al 2,50,12 al 0,211,5 al 4,3380Herta familio laŭ 135 Hertha
Temisa24 Themis3,08 al 3,240,09 al 0,220 al 3530
Vesta4 Vesta2,26 al 2,480,03 al 0,165,0 al 8,36%240
Adeona145 Adeona65
Astrida1128 Astrid11
Bower1639 Bower13Endimiona familio laŭ 342 Endymion
Brazilia293 Brasilia14
Gefiona1272 Gefion2,74 al 2,820,08 al 0,187,4 al 10,50,8%89Ceresa familio laŭ Cereso kaj
Minerva familio laŭ 93 Minerva
Kloriza410 Chloris24
Dora668 Dora78
Erigona163 Erigone47
Hilda153 Hilda3,7 al 4,2>0,07<20°-
Karina832 Karin39
Lidia110 Lydia38
Masalia20 Massalia2,37 al 2,450,12 al 0,210,4 al 2,40,8%47
Melibea137 Meliboea15
Merksia808 Merxia28
Misa569 Misa26
Naema845 Naëma7
Nemeza128 Nemesis29Konkordia familio laŭ 58 Concordia
Rafita1644 Rafita22
Verita490 Veritas29Undina familio laŭ 92 Undina
Transneptuna familio
HaŭmeaHaŭmeo~43~0,19~28

Noto kaj referencoj

    Eksteraj ligiloj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.