Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Asfodelino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asfodelacoj Asphodelaceae
Subfamilio: Asfodeloideoj Asphodeloideae
Asphodeline
Rchb.
Aliaj Vikimediaj projektoj

Asfodelino (latine Asphodeline) estas plantgenro el la subfamilio de la Asfodeloideoj (Asphodeloideae). Ili estis iam en la familio de la Liliacoj (Liliaceae), hodiaŭ ĝi estas engrupigita en la familio de la Asfodelacoj.

Priskribo

Temas plej ofte pri multjaraj, herbaj plantoj, kiuj formas mallongan, parte rampantan rizomon kiel rezervorgano.

La flavaj aŭ blankaj floroj estas kiel ĉe la plej multaj unukotiledonaj plantoj trinombraj. La fruktoj estas globformaj, ledaj kapsuloj, kiuj enhavas nigrajn semojn. Male al la tre simila genro Asphodelus (asfodelo) la asfodelino-specioj havas diverslongajn stamenojn kaj la folioj sidas dise sur la tigo..[1]
Florformulo:

Disvastigo

Asfodelino hejmiĝas de la Mediteraneo ĝis Irano.

krimea Asfodelino (Asphodeline taurica)

Systematik

La genro Asfodelino havas 17 speciojn[2]:

  • Asphodeline anatolica TUZLACI: Ĝi hejmiĝas en sudokcidenta Turkujo.
  • Asphodeline baytopiae TUZLACI: Ĝi hejmiĝas de la suda Turkujo ĝis Sirio.
  • Asphodeline brevicaulis (BERTOL.) J.GAY EX BAKER: La disvastigejo estas la orienta mediteranea regiono ĝis Irano. Ĝi ekzistas en du subspecioj.
  • Asphodeline cilicica TUZLACI: Ĝi hejmiĝas en la suda Turkujo apud Adana.
  • Asphodeline damascena (BOISS.) BAKER, hejmregiono: Turkujo, Sirio. Ekzistas 4 subspecioj.
  • Asphodeline globifera J.GAY EX BAKER: La hejmregiono estas la meza kaj suda Turkujo ĝis en la okcidenta Sirio.
  • liburna asfodelino (Asphodeline liburnica (SCOP.) RCHB., hejmregiono: suda Italujo, balkana duoninsulo, Turkujo, hal Egea Maro.
  • Flava Asfodelino (Asphodeline lutea (L.) RCHB., hejmregiono: Apenina duoninsulo, Balkana duoninsulo, Rumanujo, Turkujo, Alĝerio, Tunesio, Malgrandazio, Kaŭkazo.
  • Asphodeline peshmeniana TUZLACI : La hejmregiiono estas Turkujo.
  • Asphodeline prismatocarpa J.GAY EX BOISS.: La hejmregiono estas suda Turkujo.
  • Asphodeline prolifera (M.BIEB.) KUNTH: La disvastigejo etendiĝas de nordorienta Turkujo ĝis la nordokcidenta Irano.
  • Asphodeline recurva POST: La hejmregiono estas de Turkujo al Jordanio.
  • Asphodeline rigidifolia (BOISS. & HELDR.) BAKER: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.
  • Asphodeline sertachiae TUZLACI: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.
  • krimea asfodelino (Asphodeline taurica (PALL.) ENDL., hejmregiono: rekujo, Turkujo Kaŭkazio.
  • svelta asfodelino (Asphodeline tenuior (FISCH. EX M.BIEB.) LEDEB., hejmregiono: Kaŭkazio, Irano. Ĝi ekzistas en du subspecioj.
  • Asphodeline turcica TUZLACI: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.

Literaturo

  • Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7, S. 1225.

Referencoj

  1. Freilandschmuckstauden, unua volumo, paĝoj 121–122
  2. R. Govaerts, L. Newton: World Checklist of Xanthorrhoeaceae. Asphodeline. Royal Botanic Gardens, Kew 2014, letzter Zugriff am 12. Oktober 2014.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.