Aspendos | ||
---|---|---|
antikva urbo • arkeologia loko • poliso [+] | ||
Koordinatoj | 36° 56′ 20″ N, 31° 10′ 20″ O (mapo)36.9388931.17222Koordinatoj: 36° 56′ 20″ N, 31° 10′ 20″ O (mapo) | |
Aspendos | ||
Vikimedia Komunejo: Aspendos [+] | ||
Aspendos, en greka Ασπενδος, estas antikva urbo, situanta en Turkio, 46 km oriente de Antalya je la vojo al Alanya.
La granda teatro el romia tempo estas unu de la plej bone konservitaj de la antikva tempo. Ankaŭ nun ĝi estas uzata por prezentadoj. La antikva urbo ankoraŭ ne estas elfosita. Ĉiuj videblaj konstruaĵoj estas de la romia tempo de imperiestroj, la 2-a kaj 3-a jarcento.
La akvedukto ne estas de la ofte uzata nekovrita tipo, sed uzas tubojn en la longa malalta, centra parto. Nur je la du finoj de la akvedukto estas altaj konstruaĵoj, en kiuj la akvo fluis nekovrite.
Detala priskribo troviĝas en la libro Frontinus, Wasserversorgung im alten Rom, S. 184
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.