Ĉi tiu artikolo temas pri organizita grupo de personoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Asocio (apartigilo). |
Asocio (foje ankaŭ volontula, idealisma aŭ memvola asocio) estas grupo de homoj, kiuj kuniĝis por komuna celo (ekzemple praktikado de hobio aŭ plibonigo de la mondo). Ĝi havas propran nomon kaj fiksas siajn celojn en statuto. Kontraŭe al firmaoj, asocioj kutime ne celas financan profiton. Tamen ekzistas ankaŭ asocioj kun financaj celoj.
Se la asocio ne pagas salajrojn, repagon de elspezoj, aŭ eĉ iom vivtenaj monsumetojn, al ties aktivuloj, ĉar ili ne estas dungitoj kaj agas honorofice, tiu nomiĝas volontula asocio.
En multaj landoj ekzistas leĝoj por reguligi la laboron de asocioj.
Esperanto-asocioj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-asocio.
Internaciaj asocioj
Kulturaj aŭ edukaj instancoj
Politikaj aŭ militaj instancoj
Sportaj asocioj
- Brita Olimpika Asocio, Germana Olimpika Sporta Asocio, Jamajka Olimpika Asocio, Svislanda Olimpika Asocio kaj iuj kompareblaj asocioj, kvankam plej multaj el tiuj uzas la substantivon komitato en siaj nomoj
- multaj asocioj de unuopaj sportaj disciplinoj, ekzemple Germana Futbal-Asocio, Manpilkado-Asocio de Ganao aŭ Tanzania Amatora Manpilkado-Asocio, Eŭropa Tenisa Asocio aŭ Virina Tenisa Asocio, kvankam oni nun kutime lasas plenan liberecon laŭeble proksime traduki al Esperanto nacilingvajn nomojn kaj tial multaj tekstoj uzas la substantivon ligo, federacio aŭ konfederacio en siaj nomoj
Internaciaj normigaj teknikaj asocioj/komitatoj/institutoj/forumoj
- CCITT
- CELF
- IEEE
- ITU-TSS
- PCI-SIG
- SCSI Trade Association - merkata asocio de interfaco SCSI
- Serial ATA Working Group
- T13
Vidu ankaŭ
Komparu kun
- klubo
- ligo
- unio (unuiĝo)
- societo
- organizaĵo
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.