Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
B77askaridozo

Askaridozo estas parazita infekto kaŭzita de askarido (Ascaris lumbricoides), kiu similas al lumbrikotervermoj. Askaridozo povas estigi senapetitecon (aŭ male, apetitegon), malbonan nutradon, ventran doloron, lakson, urtikarion, intestan gason, palpitacion, sendormecon, epilepsion; kelkfoje ankaŭ bronkiton, obstrukcon de la intesto aŭ de la koledoko, anemion ktp. dekstra Ĝi estas tre ofta malsano en tropikaj regionoj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, unu kvinono de la homaro havas tiun malsanon. En kelkaj partoj de Brazilo, 90% de la lonĝantaro estas atakita de askaridoj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.